Nafta pinto

La kurbo de monda nafto-produktado, kiel proponita de M. King Hubbert en 1956.

Nafta pinto (laŭ traduko de la angla termino peak oil kiu pli ĝuste estu peak of oil, aŭ laŭ traduko de aliaj lingvoj, ekzemple hispane pico petrolero) estas la tempopunkto en la historio de nafto-elpumpado, kiam estas atingita la maksimuma fluo de nafto iam ajn sume en la mondo.[1]

Post ĉi tiu punkto, malpli da nafto estos produktita. Sekve homoj devos uzi malpli, ĉar ĝi kostos pli da mono. Multaj sciencistoj kaj registaroj havas zorgojn, kio okazos post nafta pinto.

  1. Peak oil definition from Financial Times Lexicon -- Difino de nafta pinto el Financial Times Lexicon. (angle) (2009). Arkivita el la originalo je 2014-10-18. Alirita 2013-08-26.

Developed by StudentB